Home > Aktivuloj > Klára ERTL
Klára ERTL
Komisiito pri Unesko kaj UNITED

funkcio

Komisiito pri Unesko kaj UNITED

naskiĝjaro

1995

loĝloko

Maastricht, Nederlando

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi baldaŭ finstudos pri psikologio, mi lernas Kapoejron, multe vojaĝas, kelkfoje laboris en somerkampoj por la Luksemburga Aŭtismo-Fondaĵo, kaj interesiĝas ĝenerale pri multaj aferoj 🙂

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

UEA/TEJO, NEJ, BEMI

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Lingvohelpanto en Lernu, prelegis en renkontiĝoj, kaj reprezentis TEJOn ĉe Unesko Junulara Forumo & Eŭropa Junulara Evento

kion vi planas fari en TEJO?

Mi planas plu aktivi en TEJO-KER, reprezentante TEJOn en diversaj eventoj kiam mi havas la okazon. Mi reprezentos TEJOn ĉe UNESKO. Mi ankaŭ ŝatus helpi pri tradukado.