Home > Aliaj > Juliana Evandro, nova komisiito pri Landa Agado en Ameriko

Kun granda ĝojo ni povas anonci ke ni havas novan komisiiton pri Landa Agado en Ameriko: Juliana Evandro!

Juliana lernis Esperanton en la jaro 2010 en la Kulturdomo de Esperanto de la Federacia Universitato de Cearao. Jam je la sekva jaro, ŝi ekinstruis la lingvon al studentoj pri inĝenierio de la sama universitato. Ŝi engaĝiĝis en la Esperanto-movado en 2013 kiel loka organizanto de IJK en Fortalezo. En 2014, ŝi gajnis konkurson por partopreni la unuan Kongreson de Esperanto en Nikaragvo. Ŝi estis estrarano de TEJO dum la jaroj 2015-2017. Ŝi partoprenis trejnadojn pri varbado dum la IJK 2013 en Nazareto, AMO-seminarion dum JES en Eger, IJF-on en Pesaro kaj IJK-n en Vroclavo. Dum tiuj du lastaj eventoj, ŝi partoprenis trejnadon pri trejnistoj kaj iĝis trejinisto de TEJO en 2016 pere de la ETEY projekto. Ekde 2016, ŝi ankaŭ estas prezidanto de BEJO kaj kadre de tiu agado, i.a., organizis kaj kunlaboris en la organizado de diversaj regionaj kaj naciaj eventoj, volontulis en la Bieno Bona Espero kaj en la Biblioteko de Brazila Esperanto-Ligo kaj prelegis en diversaj kluboj kaj eventoj.

Kiel komisiito pri landa agado en Ameriko, ŝi komprenas, ke la grandeco de kontinento plus la mafacileco vojaĝi en Ameriko kompare al aliaj kontinentoj, estas grandaj baroj por la Esperanto-komunumo de Ameriko plifortiĝi. Tial ŝi planas alprokisimigi la junajn aktivulojn de la kontinento en poŝtelefonaj grupoj, por pli intense interŝanĝi spertojn kaj stimuli ilin uzadi kaj plibonigi la agadojn en la sociretaj kanaloj. Ŝi ĵus kreis la grupon Esperanto Ameriko en Telegramo kaj ekinvitas ĉiujn amerikanojn aliĝi al ĝi.

Dum la sekvaj monatoj, ŝi ankaŭ intencas kunlabori kun la organizantoj de la Tutamerika Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Havano venontjare kaj gvidi AMO-seminarion dum la Brazila Kongreso de Esperanto en Kuritibo.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.