Home > Aktivuloj > Jan KOZOUSEK
Jan KOZOUSEK
Redaktoro de TEJO Aktuale

funkcio

Redaktoro de TEJO Aktuale

naskiĝjaro

2000

loĝloko

Leoben, Aŭstrio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi frekventas gimnazion kaj kunlaboras pri ĝia jarlibro. Libertempe mi okupiĝas ĉefe pri lingvoj (nuntempe la jida kaj la hungara kaptas mian atenton), lingvistiko, historio, politiko (kiel deekstera observanto kaj ĉionscia, ĉiamprava kritikanto) kaj multaj aferetoj.

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

– TEJO/UEA
– AEF (Aŭstria Esperanto-Federacio)
– ATEO (Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo)
– EUROKKA (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio)
– Esperanto-Societo UNUECO Graz

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi partoprenis (kaj ĉi-jare denove partoprenos) oratoran konkurson nomatan “Sag´s multi” (Diru ĝin multlingve) per (duone) esperantlingva kontribuaĵo. Al la revuo “Esperanto aktuell” mi sufiĉe regule kontribuas per libroraportoj, ankaŭ en “Juna amiko” aperis artikolo de mi verkita. Ĉi-printempe mi partoprenis al la tradukado de la nova retejo de TEJO. Ekde aŭgusto 2015 mi redaktas la asocian novaĵleteron “TEJO-aktuale”.

kion vi planas fari en TEJO?

Krom redakti la novaĵleteron TEJO-aktuale, mi ŝatus laŭeble helpi en la antaŭenigado de la adoleska komisiono. La esperantistaj adoleskuloj ofte ne trovas sian lokon en la movado kaj rezignas pri agado en ĝia kadro – aparte bedaŭrinda afero, ĉar la adoleskularo kompreneble konsistigas celgrupon ege gravan por junulara organizo. Krome, mi estontece ŝatus pli aktivi en la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER), kies gravecon mi (post la subvencipetadaj kaj junularpolitikaj sukcesoj) eĉ ne devas klarigi.