Home > Aktivuloj > Ivan Camilo QUINTERO SANTACRUZ
Ivan Camilo QUINTERO SANTACRUZ
Komitatano A (Kolombio)

 

funkcio

Komitatano A (Kolombio)

naskiĝjaro

1991

loĝloko

Kalio, Kolombio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas ĵus-diplomiĝinta Inĝeniero. Mi studis inĝenieradon pri materialoj. Ankaû mi ŝatas Vikipediumi, nuntempe mi estas membro de 2 “vikiaj” grupoj: La kolombia grupo kaj ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio).

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Mi estas membro de UEA/TEJO kaj Prezidanto de KOLOMBEJO (Kolombia Esperanta Junulara Organizo). Mi ankaŭ iom helpas en la Scienca kaj Faka sekcio de TEJO (tamen, de antaŭ kelkaj monatoj mi ne multon faras krom legi la novaĵojn).

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi estis Sekretario de Kolombia Esperanto-Ligo ekde 2012 ĝis 2014. Ekde 2014 mi komencis kune kun aliaj junuloj la reaktivigon de la junularan esperantan organizon de mia lando, kaj ekde 2015 mi iĝis ĝia prezidanto.

Mi helpis la organizadon de la kolombiajn esperantajn kongresojn de 2012, 2013 kaj 2014.

En 2013 mi partoprenis IJK-on en Israelo.

 

kion vi planas fari en TEJO?

Mi ŝatus daŭrigi mian laboron en la Komisiono pri Scienca kaj Faka agado. Tamen mi unue devas lerni pri la ena funkciado de TEJO ĉar ĉi tiu estas mia unua fojo kiel komitatano.

Mi ankaŭ ŝatus helpi la laboron de TEJO en Ameriko.