Home > Aktivuloj > Sarolta BAGÓ
Sarolta BAGÓ
Komitatano A (Hungario)

funkcio

Komitatano A (Hungario)

naskiĝjaro

1992

loĝloko

Budapest/Győrújbarát, Hungario

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi ĵus ekstudis ĉe la MA-nivelo por iĝi mezlerneja instruistino de la hungara kaj la germana (do mi okupiĝas pri literaturo, lingvistiko kaj simile).

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

hungara Esperanto-junularo (HEJ)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Mi kunorganizas IJS-n ekde 4 jaroj, mi partoprenis 2 FoJE-eventojn antaŭ 3 jaroj (Volunteer Village, COMEM), mi estas komitatano A ekde 2 jaroj.

kion vi planas fari en TEJO?

Mi tre ŝatus, se realiĝus retpaĝo por amatoraj Eo-verkoj (do literaturo, sed ankaŭ tradukoj, kantotekstoj)… mi bedaŭrinde ne povas helpi pri teknika realigo kaj ŝajne tial la ideo mortis, kvankam estis subtenantoj – sed pri la aliaj aferoj mi volonte kunpensus kaj helpus ellabori la sistemon, kategoriojn, ktp.