Home > Aktivuloj > Arina Osipova
Arina Osipova
Ĝenerala Sekretario

 

funkcio

Ĝenerala Sekretario, Respondeca Estrarano pri Edukado kaj Kongresoj

naskiĝjaro

1988

loĝloko

Moskvo, Rusio

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

instruisto de la germana

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
  • Universala Esperanto-Asocio (UEA)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

  • instruisto de Esperanto
  • 2010–2012 estrarano de Rusio E-Unio (regiona agado kaj kontaktoj kun lokaj kluboj)
  • 2011–2012 EVS-volontulo en Bjalistoko
  • kunorganizanto de JES-5
  • studento de Interlingvistiko ĉe UAM

kion vi planas fari en TEJO?

Dum la oficperiodo mi planas aktive engaĝiĝi al laboro de TEJO kaj helpi al la estraro plenumi ĉiujn projektojn, ĉu nunajn, ĉu planatajn. Krome mi pensas pri revigligo de REJM, pri kio en Rusio ni nun aktivete okupiĝas. Tio, mi esperas, helpos plialtigi kvanton de TEJO-membroj kaj venigi novajn aktivulojn al la movado.