Home > Aktivuloj > Ana RIBEIRO
Ana RIBEIRO
Komitatano B

funkcio

Komitatano B

naskiĝjaro

1996

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi estas komputilisto. Mi ekas karieron en Malfermita Softvaro komunumo, kun staĝo en Mozilla Corporation.

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Ekde 2010 (kiam mi lernis esperanton), miaj agadoj estis ĉefe la jenaj:

2010 – 2011: Reta agado (blogo), adoleskula agado (grupo de esperanto en lernejo), kontribuetoj al Kontakto ĉefe pri interreto, respondeco pri retejo de BEJO;
2012 – 2014: (Kun)Organizado de eventoj kiel: 70-a IJK, 3-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, 4-a Novjara Aranĝo de BEJO;
2015 – nun: Ĉeforganizado de BEJO-Ataŝeo (konkurso de BEJO por vojaĝigi junulon al Eŭropo), agado en TEJO – KER, ekagadis al Pasporta Servo, helpas novulojn fari aferojn kiujn mi faris antaŭe (respondeci pri la retejo de BEJO, organizi eventojn, fari konkursojn, ktp.);

kion vi planas fari en TEJO?

Mi volas labori ĉefe por kunigi la retan agadon kaj la tradician movadon, kaj ankaū proksimigi la malfermitan softvaran komunumon de esperantujo.