Home > Aktivuloj > Adrián ALEJANDRO
Adrián ALEJANDRO
Komitatano A (Argentino), Komisiito pri Kulturo

 

funkcio

Komitatano A (Argentino), Komisiito pri Kulturo

naskiĝjaro

1993

loĝloko

Bonaero, Argentino

kion vi faras en via eksterEsperantuja vivo?

Mi studas medicinon en la Universitato de Bonaero (UBA).

en kiuj Esperanto-organizaĵoj vi membras?

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Universala Esperanto-Asocio (UEA)
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
Argentina Esperanto-Ligo (AEL)
Juna Esperantistaro Argentina (JEA)
Tutmonda Esperanto Futbala Asocio (TEFA)

viaj ĝisnunaj esperantaj aktivaĵoj?

Ekde oktobro 2015 mi estas vicprezidanto de AEL. Je la fino de 2014 mi komencis la kurson de RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net) por tiel fariĝi sperta instruisto. En 2014 mi sukcese trapasis la parolan parton de la KER-Ekzameno je nivelo C1. En 2014 mi estis kunorganizanto de la 99a UK en Bonaero, mi estis interpretanto dum ekskursoj kaj mi helpis ĉe la akceptejo kaj informejo, ktp. Ekde 2014 mi estas la golulo de la Futbala Esperanto-Selektitaro de TEFA. Ekde 2012 mi estas lingvohelpanto kaj tradukanto ĉe lernu.net. En 2012 mi sukcese trapasis la skriban parton de la KER-Ekzameno je nivelo C1. Mi esperantistiĝis en 2011.

kion vi planas fari en TEJO?

Nuntempe mi estas la komisiito de la kultura komisiono. Miaj ĉefaj celoj tie estas aktivigi la komisionon per diversaj kulturaj aktivaĵoj kaj plenumi ties laborplanon.
Mi membras en la komisionoj de kulturo, aktivula trejnado, eksteraj rilatoj kaj informado.