«Superrigardo de taskoj por eventoj» estas kolekto de tasklistoj por ĉiuj membroj de la organiza teamo. Ĝia celo estas helpi al malpli spertaj aktivuloj kompreni la tutan procedon de organizado kaj gvidi ilin tra la taskoj, kiuj estas farendaj en certa tempo antaŭ, dum kaj post la evento. La projekto helpas en strukturigo de la teamo, ĉar ĝi proponas konkretan, elprovitan skemon de teamo, kiun oni povas konformigi al la kondiĉoj; kaj helpas ankaŭ al la ĉeforganizanto kiu pli facile povos superrigardi la plenumadon de la taskoj. La „Superrigardo” estis kreita de Tina Tišljar, Rolf Fantom kaj Łukasz Żebrowski, kun la kontribuoj de organizantoj de kelkaj Esperanto-aranĝoj.

Pli pri la projekto eblas legi ĉe:

Elŝuteblaj dosieroj

59,43 KB Elŝuti