Home > Kampanjoj > Afiŝkonkurso de UNITED por la Tago Kontraŭ Faŝismo

UNITED estas Eŭropa reto de junularaj organizoj, en kiu ankaŭ membras TEJO. Por sia ĉi-jara kampanjo de la Internacia Tago Kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo, ĝi organizas specialan afiŝkonkurson kaj invitas ĉiujn partnerajn organizojn kaj subtenantojn sendi afiŝproponojn por kontribui al la disvastigo de sia kampanja mesaĝo.

Proponoj povas esti ĉio ajn: foto, desegnaĵo, kunmetaĵo, memfoto, ktp. Io ajn kio reprezentas por vi aktivan reziston al populismaj kaj dekstr-ekstremismaj rakontoj. UNITED ne mencias, ke la teksto devas esti en la angla – aŭ ke la afiŝo entute enhavu tekston. Do ne timu kunhavigi viajn proponojn kaj libere uzi vian fantazion!

Sendu viajn proponojn al la UNITED-komisiito ĉe klara@tejo.org kun la temo “Afiŝo kampanjo UNITED”. Se vi scipovas la anglan, vi ankaŭ povas sendi vian proponon rekte al 9november@unitedagainstracism.org kun la temo “9 November Poster”. Tiuokaze ne forgesu mencii ke vi estas membro de TEJO.

Ĉiuj taŭgaj afiŝproponoj estos prezentataj en reta galerio kaj oni uzos la plej bonajn proponojn kiel oficialajn kampanjajn materialojn por estontaj Eŭropaj kampanjoj de la UNITED-reto.

Jen eblaj premioj por la gajnintoj:

  • Limigite eldonita UNITED-sako
  • Senkosta partopreno al la printempa UNITED-konferenco
  • Ŝanco ke via propono estu selektita kiel la oficiala kampanja afiŝo por la sekvontjara Internacia Tago Kontraŭ Faŝismo kaj Kontraŭjudismo, videbla por centmiloj da partoprenantoj dum kampanjaj aktivaĵoj tra tuta Eŭropo!

*Por kvalifiki por premio, partoprenantoj devas aĝi 30 aŭ malpli kaj loĝi en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo.

Por certigi partoprenon de via propono, bonvolu sendi ĝin ĝis la 5-a de novembro!

Por pli da informoj, jen la kampanja teksto de UNITED:

“Ni diru pli laŭte: NENIAM PLU!

Nuntempe, ĉar rasismo, kontraŭjudismo kaj dekstra populismo kreskadas tra Eŭropo, la civila socio devas koncentrigi ĉiujn siajn strebojn por haltigi kaj renversi populismajn rakontojn, kaj la disvastigon de diskriminacio kaj antaŭjuĝe motivita perforto. Estas la devo de demokratia Eŭropa civila socio, transdoni generacion post generacion kolektivan memoron surbaze de la koncepto “Holokaŭsto – neniam plu”, por venki malamon, dekstran ekstremismon kaj totalisman ideologion. Do kiam ni diras “Neniam plu”, tio signifas ke ni strebas fari ĉion kion ni povas por malhelpi persekutadon, subpremon kaj genocidojn fare de totalismaj regimoj, antaŭ ol ili povu aperi.

Ĉi-jare, UNITED fokusiĝas pri disvastigado de la mesaĝo ke ni devas firme kaj aktive kontraŭstari rakontojn kaj agojn kiuj damaĝas homojn.

Inspiritaj de la mesaĝo kiun kantisto Woody Guthrie metis sur sian gitaron en 1941, “Ĉi-tiu maŝino mortigas faŝistojn”, kiu inspirigis multajn artistojn poste, ni celas disvastigi la mesaĝon ke faŝismo kaj kontraŭjudismo povas esti “mortigitaj” per kuna strebo de la civila socio.

Ni alvokas ĉiujn membrojn de la UNITED-reto kaj aktivistojn tra Eŭropo kontribui al la kampanjo kun siaj propraj ideoj de potencaj mesaĝoj kiuj inspirigas la civilan socion esti aktiva kaj firma kontraŭ dekstraj populismaj rakontoj. Se vi organizas eventon, publikigas artikolon, filmeton, bildojn aŭ afiŝojn rilate al ĉi-tiu tago, bonvolu sendi retmesaĝon al 9november@unitedagainstracism.org, kaj ni kunhavigos ĝin por nia kampanjo en Facebook kaj en nia retejo.

Planu viajn aktivaĵojn

La 9-a de novembro estos baldaŭ, do se vi emas partopreni, prepariĝu nun; vi ne bezonas organizi grandan nacian eventon – ankaŭ povas esti eta, loka kunveno.

Se vi bezonas ideojn por via aktivado, eblas ĉiam rigardi la liston de Bonaj Praktikoj ĉe la retpaĝo de Tago Kontraŭ Faŝismo kaj la UNITED-informfoliojn pri organizado de aktivaĵoj kiel la Homa Biblioteko, aŭ kiel uzi edukadon pri Holokaŭsto en antirasisma laboro. Ni ankaŭ havas multajn organizadajn rimedojn por ĉi-tiu kampanjo, ekzemple pri kiel organizi ion kun malmulte da mono, aŭ lastminute.

Se vi havas planon por la 9-a de novembro, bonvolu sciigi UNITED informante nin ĉe 9november@unitedagainstracism.org – ni varbos pri via aktivaĵo en nia retejo kaj sociaj medioj.

Ne forgesu: Eĉ malgrandaj agoj povas ŝanĝi la mondon!

Se vi volas organizi aktivaĵon por la kampanjo kaj sciigi UNITED pri tio, sed ne bone scipovas la anglan, sendu informojn pri ĝi al la UNITED-komisiito kaj ŝi sciigos UNITED.

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.