Home > Aliaj > Afiŝkonkurso de UNITED por ilia kampanjo de 2018 “Restu unuiĝintaj”

UNITED organizas denove afiŝkonkurson, ĉi-foje por sia tutjara kampanjo por kiu la temo estas simple la slogano de UNITED: “Restu unuiĝintaj”.

UNITED skribas:

“Ni vivas en malfacilaj tempoj: faŝismo kaj dekstra ekstremismo ne nur disvastiĝas, sed iĝas pli kaj pli akceptitaj. Ni volas batali kontraŭ tiu bildo: nun estas la tempo por stari kune kaj montri ke ni estas multaj, agante kune por diversaj komunumoj en kiuj naciismo, rasismo, faŝismo kaj iu ajn speco da malamo ne havas lokon. Ni pruvu ke ni estas pli fortaj kune! Tial ni estas preparantaj unujaran kampanjon sub la slogano Restu unuiĝintaj.

Ni kreu tiun kampanjon kune: helpu nin doni al ĝi vizaĝon!

Sendu al ni vian dizajnon montrante kion la slogano signifas por vi: povas esti por glumarko, afiŝo aŭ eĉ por Vizaĝlibra profilbildo. Fine de januaro ni elektos tiu(j)n, kiu(j) iĝos la bildo de la 2018-a kampanjo.

Premioj por la gajnintoj inkluzivas:

– UNITED-sako el limigita eldono
– Senpaga partopreneblo al la printempa UNITED-konferenco*

*Por kvalifikiĝi, partoprenantoj devas aĝi 30 aŭ malpli kaj loĝi en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo, kaj devas reprezenti organizon kiu aktivas pri unu de la laborkampoj de la UNITED-reto.” (ekzemple TEJO-n 🙂 )

Sendu vian bildon rekte al UNITED info@unitedagainstracism.org kun la temo “Stay United campaign” aŭ tra la UNITED-komisiito de TEJO klara@tejo.org kun la temo “Afiŝkonkurso UNITED”, antaŭ la 31-a de januaro.

Inspiru nin!

Originala alvoko en la retejo de UNITED

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.