Home > Aliaj > Aĉetu t-ĉemizon kaj subtenu la Fonduson “Trampolino”

Ĉu vi volas helpi junajn esperantistojn agadi por Esperanto? Kaj ĉu vi jam havas la mojosajn t-ĉemizojn de TEJO kaj de Kontakto? Aĉetu por vi, aŭ faru belan kaj utilan donacon al viaj amikoj, filoj, nepoj, kaj aliaj karuloj.
Daŭre haveblas pluraj modeloj kaj koloroj!

Per tiu ĉi eta ago, vi samtempe subtenos la Fonduson Trampolino, kiu ekde la 1a de Januaro regule disponigos monsumon, por subteni etajn projektojn de TEJO-aĝaj aktivuloj.
Elektu vian deziratan ĉemizon, kontrolu ĝian haveblecon, kaj mendu ĝin per la reta mendilo ĉe la paĝo www.tejo.org/eo/t-ĉemizoj. Vi ankaŭ povas skribi por mendoj kaj informoj al oficejo@tejo.org.
TEJO, kaj la juna esperantistaro, antaŭdankas pro via subteno!

Your email address will not be published. Required fields are marked *

*

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.