LingvojSerĉiAliĝu al la listoLaciĝas pri dissendolistoj? Jen ĉiuj gravaj informoj en unu retpoŝto ĉiu dua semajno. |
Pri TEJO
La organizo defendas kulturan riĉecon de lingva diverseco, homajn rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj tutmondan kompreniĝon per facila aliro al internaciaj kontaktoj. Uzo de Esperanto estas kadro de niaj klopodoj. Ni esperas ke vi ŝatas nian retpaĝaron kaj bonvenigas vin komenti la kontribuojn. Se vi serĉas ne tiom aktualajn novaĵojn vi eble trovos ilin en la forumo. Invitilo al kunveno de la komitato de TEJOMi ĝojas anonci kaj inviti vin al la kunveno de la komitato de TEJO. La unua sesio de la kunveno okazos kadre de la IJK-2009 en Liberec, Ĉeĥio, kaj komenciĝos vespere la 19an de julio 2009 je la 19a horo laŭ loka tempo. La kunveno daŭros maksimume 6 tagojn (20an, 22an kaj 24an, ĉiam 14.30-17.30). TEJO serĉas volontulon!TEJO serĉas volontulon!
Ankoraŭ liberaj lokoj por la laborfesto de DEJO en Roskilde (2009-06-28 ĝis 2009-07-06)
IJK 2010 okazos en Kubo
Post longa kaj serioza diskutado pri ĉiuj alvenintaj kandidatiĝoj, esperantistoj el Kubo montris la plej taŭgajn kondiĉojn. IJK okazos de la 24a ĝis la 31a de julio 2010, tuj post la UK. Pliajn informojn pri la 66a IJK la Estraro kaj LKK donos dum la venontaj monatoj.
Pasporta Servo: internacia gastiga servo per Esperanto
Karaj gastigantoj kaj uzantoj de PS! La mondo ŝanĝiĝas kaj kun ĝi ankaŭ ni ĉiuj. Kiel multaj el vi scias, TEJO nuntempe okupiĝas pri kompleta modernigo de sia plej furora servo: Pasporta Servo. Al la tradicia libreto aldoniĝos retpaĝaro, kiu havos saman celon sed donos multajn pliajn eblecojn. Bonvolu legi ĉi-sube detalan intervjuon pri Pasporta Servo 2.0. Vi certe trovos multe da interesaj kaj utilaj informoj! JES! IS kaj AS finfine kune!
KEKSO - 25a ĝis 27a de septembro 2009La
Somera Esperanto-Kurskunveno de KEJ... okazos de 21a ĝis 23a de aŭgusto 2009 en Wonju, Korea Respubliko. Jen la detaloj, kiujn sendis al mi nia korea komitatano.
44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (12a-17a de julio 2009, Juiz de Foira, Brazilo)Speciale interesa estos por junuloj la ĉeftemo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 29a Brazila Esperantista Junulara Kongreso: "Esperanto kaj Junularo: Bazoj por la estonteco". Filmo pri unua IJKEn la arkivoj de UEA troviĝis filmo el unua IJK. Plenkvalitan version de ĝi ni montros en la filmejo de ĉi-jara, 65a IJK en Liberec'.
Internacia Junulara Kongreso (IJK)La Bamba, nokta vivo, amuziĝo sed ankaŭ kunsidoj, prelegoj, trejnadoj kaj laborgrupoj. Ĉio okazas dum unu vigla semajno, spertinda por ĉiu juna esperantisto! La IJK estas la plej granda junulara esperanto-aranĝo kaj okazas ĉiujare en alia lando organizita de niaj landaj sekcioj kaj lokaj aktivuloj kunlabore kun TEJO.
La sekva IJK okazos en Liberec, Ĉeĥio inter la 18a de Julio ĝis la 25a de julio 2009 (tuj antaŭ la UK en Bialystok). La IJK 2008 okazis en Szombathely, Hungario, inter la 26a de Julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008. Venkintoj de la konkurso P-IJK-nTEJO ĝojas anonci ke la venkintoj de la konkurso Partoprenu-IJKn 2009 estas Jérémie SABIYUMVA el Burundo kaj Alexandr DIVERINSKIY el Rusio.
2-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj (26a-28a de junio 2009, Jagodina)La dua kongreso de la serbiaj esperantistoj okazos de la 26-a ĝis la 28-a junio 2009 en la urbo Jagodina. Organizanto de la dua kongreso estos Esperanto societo "Sreten Aĝiĉ" el tiu urbo, kiu estis fondita en la jaro 1952.
PatroniĝoFariĝu konscia subtenanto de TEJO!
|
EnsalutoNavigadoNovaj forumaj temojLaste aldonitaj blogaĵoj
|